Mesosaurus (signife "meza lacerto") estas formortinta genro de reptilioj komenca Permio de suda Afriko kaj Suda Ameriko. Kun la genroj Brazilosaurus kaj Stereosternum, ĝi estas membro de la familio Mesosaŭredoj kaj de la ordo Mesosauria. Mesosaurus estis dumlonge konsiderita unu el la unuaj marreptilioj, kvankam nova informaro sugestas ke almenaŭ tiuj de Urugvajo loĝis en trosala akvejo, pli ol ĉe tipa marmedio.[1] Ĉiuokaze, ĝi havis multajn adaptaĵaojn al tute akva vivostilo. Kutime oni konsideris ke ili estis anapsidaj, kvankam Friedrich von Huene konsideris ke ili estis sinapsidaj,[2] kaj tiu hipotezo estis ĵuse revivigita.[3][4]

Rekonstruaĵo.

Referencoj redakti

  1. Piñeiro, G.; Ramos, A.; Goso, C.; Scarabino, F.; Laurin, M. (2012). "Unusual environmental conditions preserve a Permian mesosaur-bearing Konservat-Lagerstätte from Uruguay". Acta Palaeontologica Polonica. 57 (2): 299–318. doi:10.4202/app.2010.0113.
  2. Huene, F. von (1940). "Osteologie und systematische Stellung von Mesosaurus". Palaeontographica. Abteilung A. Palaeozoologie-Stratigraphie. 92: 45–58.
  3. Piñeiro, Graciela (2008). "Los mesosaurios y otros fosiles de fines del Paleozoico". In D. Perera. Fósiles de Uruguay. DIRAC, Montevideo.
  4. Piñeiro, G.; Ferigolo, J.; Ramos, A.; Laurin, M. (2012). "Cranial morphology of the Early Permian mesosaurid Mesosaurus tenuidens and the evolution of the lower temporal fenestration reassessed". Comptes Rendus Palevol. 11 (5): 379–391. doi:10.1016/j.crpv.2012.02.001.