Metodiko estas komplekso de metodoj, kiel plenumi iun taskon, en pedagogio kiel instrui certan stud-objekton (fizikon, kemion, zoologion, Esperanton ktp.).

Metodiko de lingvo-instruado priskribas ĝeneralajn principojn, kiujn oni uzas ĉe instruado de ĉiuj lingvoj (vidu lingvodidaktiko).

Metodiko de Esperanto priskribas, kiamaniere instrui akuzativon, participojn, demandon kaj aliajn specialaĵojn de la lingvo.

Por instruistoj estas verkataj metodikaj manlibroj, kiuj celas helpi la instruistojn, transdonadi spertojn, atentigi pri plej oftaj problemoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti