"Metodo Lorenz" estas lernometodo pri Esperanto proponita de Délio Pereira de Souza. La nomo estas omaĝo al la patrono de Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz. La metodo bazigas sur Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto de Zamenhof, ĉar Pereira kredas, ke la aŭtoro, kiu konstruis Esperanton, estas la plej kapabla krei plej bonan ekzercaron. Laŭ la aŭtoro la libro pruvas tion, ĉar la ekzercaro estas saĝe konstruita por montri la detalojn por uzado de l' idiomo.