Metro Ligero Oeste

Metro Ligero Oeste S.A. (ankaŭ konata kiel Metro Ligero OesteMLO) estas koncesio de publika transporto atribuita de la Madrido Komunumo, kiu ekde julio 2007 ligas la urbojn Boadilla del Monte, Alcorcón, Pozuelo de Alarcón kaj Madrido al la Metroo de Madrido, Proksimaĵoj Madrido kaj al Urbaj kaj Interurbaj Busoj kunordigitaj de la Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido (CRTM).

La kompanio estas la operatoro de la du malpezaj fervojaj linioj de la okcidenta zono (ML-2 kaj ML-3) kaj ĝi estis inaŭgurita la 27-an de julio 2007. Unuflanke la ML2, kiu konektas la linion 10 de la Metroo de Madrido al la urbo Pozuelo de Alarcón, ĝi havas 13 haltejojn de Colonia Jardín al Estación de Aravaca kaj estas 8,7 kilometrojn longa. Aliflanke, ML3, kiu iras inter Colonia Jardín kaj la Madrido municipo Boadilla del Monte, havas 16 haltejojn kaj tutan longon de 13,53 kilometroj. La kompleta reto MLO konsistas el du linioj kun tuta longo de pli ol 22 kilometroj, 28 haltejoj kaj aro de 27 veturiloj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metro Ligero Oeste en la hispana Vikipedio.