Mezorienta Fronto (Unua Mondmilito)

La Mezorienta Fronto okazis dum la Unua Mondmilito, inter la Triopa Entento, ĉefe la britoj kaj rusoj en unu flanko, kaj la Centraj Potencoj, tra la tuta Otomana Imperio kaj militista germana misio. La flanko de la Aliancitoj inkluzvis arabojn kiuj partpoprenis en la Araba Ribelo en la Militkampanjo en Sinajo kaj Palestino, kaj la Armena Demokratia Respubliko post la Rusa revolucio de 1917. La bataloj ekiĝis la 29-an de oktobro 1914; la malamikecoj finiĝis la 30-an de oktobro 1918 kaj pactraktato estis subskribita la 10-an de aŭgusto 1920. Ĉi tiu scenejo ampleksigis la plejparton de la teritorio de ĉiuj scenejo de la Unua Mondmilito. Ĝi enhavis kvar kampanjojn: la Militkampanjo de Sinajo kaj Palestino, la Militkampanjo en Mezopotamio, la Militkampanjo en Kaŭkazio kaj la Militkampanjo en Dardaneloj. Ankaŭ estis pli malgrandaj militkampanjoj en Arabio kaj Persio.

Vidu ankaŭ redakti