MEZEY Mihály (mezei) estis hungara pastro, pedagogia kaj eklezia verkisto naskita la 7-an de aŭgusto 1882 en Koloĵvaro kaj mortinta la 11-an de majo 1963 en Pesterzsébet.

Kariero

redakti

Mezey Mihály doktoriĝis pri juro en la Universitato Ferenc József de Koloĵvaro (1912), poste li finis reformitan teologion (1921) kaj li estis pastro en Târgu Lăpuș (1922-38), poste en Zalău (1938-39), De 1945 li vivis en Pesterzsébet.

Verkoj

redakti
  • A népiskolai tanügyi közigazgatás alapelve (Kv. 1912);
  • A damaskusi fény (Kv. 1929);
  • A református istentisztelet (Szatmár 1929);
  • Konfirmándus fiamhoz! (Kv. 1933);
  • Krisztusért követségben (Nb. 1936).