FISCHER Miklós (fiŝer) estis rumania hungara publicisto naskita en Temeŝvaro la 11-an de julio 1893 kaj mortinta en Temeŝvaro la 21-an de marto 1977.

Kariero redakti

Miklós Fischer finis la mezlernejon en Temeŝvaro, poste estis soldato en la unua mondmilito. En 1919 li laboris en la urbodomo kiel oficisto. Li laboris por plibonigo de la viv- kaj kulturkondiĉoj de la servistinoj. Li establis la unuan servistinhejmon en Temeŝvaro. Al la modelo de tiu ankaŭ en aliaj urboj estiĝis similaj institucioj en la 1930-aj jaroj en Transilvanio. Al la problemo de la servistinaro li atentigis en pluraj artikoloj kaj eldonaĵoj. Post 1945 li partoprenis la organizadon de la konsumkooperativoj. Pli poste li iĝis prezidanto de la asocio de la emerituloj de Temeŝvaro.

Libro redakti

  • Cselédek a válaszúton (Temesvár, 1933).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon