Milito de la du Petroj

(Alidirektita el Milito de la Du Petroj)

Petro la 4-a de Aragono militis kontraŭ Petro la Kruela de Kastilio en la konata kiel Milito de la du Petroj aŭ pli precize kastili-aragona milito de 1356-1369. Dum tiom longa tempoperiodo ne estis konstanta milita interagado sed serio de konfliktoj alterne kun pacperiodoj, kiel estis kutime en tiu epoko.

Petro la 1-a volis rekuperi la teritoriojn de Murcio kiuj estis venintaj sub la Reĝlando de Valencio. Fakte la konflikto inter ambaŭ monarkoj enkadriĝas ene de aliaj pli ampleksaj konfliktaroj tiutempaj kiaj la Unua Kastilia Enlanda Milito (1351-1369) aŭ la Centjara milito (1337-1453).

La konflikto finis per la paco de Almazán en 1375 sen venkitoj nek venkintoj. La katastrofoj de tiu milito aldoniĝis al la nigra pesto kaj al aliaj naturaj katastrofoj kiaj la trosekeco aŭ la plagoj de akridoj.

Bibliografio redakti

  • Estow, Clara. Pedro the Cruel of Castile, 1350-1369. E. J. Brill, Leiden, 1995.