Minamata
Minamata (japane 水俣市 ) estas japana urbo en Gubernio Kumamoto sur insulo Kyūshū ĉe marbordo de la Orientĉina maro. En la ĉirkaŭo ekzistas pluraj varmegaj fontoj, kiuj estas uzataj por banado.
Minamata | |||
---|---|---|---|
urbo de Japanio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 23 155 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 142 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 13′ N, 130° 25′ O (mapo)32.211861111111130.40875Koordinatoj: 32° 13′ N, 130° 25′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 163,29 km² (16 329 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Minamata, Kumamoto [+] | |||
Historio
redaktiLa urbo estis fondita la 1-an de aprilo 1949.
Minamata iĝis dismonde konata kiel nocio por mediaj damaĝoj pro nekontrolita submeto de defalaĵoj, pro kio en la loko aperis malsanoj meze de la 1950-aj jaroj, damaĝoj en la centra nervosistemo de la homoj kaj bestoj. Tion kaŭzis kronika hidrarga veneniĝo de nepurigitaj defluaĵoj de kemia fabriko de la firmao Chisso. Oni nomis tiun malsanon poste Minamata-malsano. Laŭ hodiaŭaj kalkuloj, la veneniĝo damaĝis inter 20 000 kaj 100 000 homojn, el kiuj mortis 3000. Ĝis julio 2012 ĉ. 65 000 personoj postulis financan kompenson pro la damaĝo[1].