Por Mineja fervojo en traduko de Báňská dráha, vd ĉi tien.

Mineja fervojo estas kutime mallarĝtraka fervojo servanta al transporto enkadre de profunda aŭ supraĵa industria minado de krudmaterialoj, sed inter la minejaj fervojoj oni kalkulas ankaŭ kelkajn normaltrakajn fervojojn. Ĝi povas servi kaj al transporto rekte en la spaco de la minejo kaj en ties proksimeco, ekz. en lokon de prilaborado aŭ ŝarĝado. Kontraŭe al ceteraj industriaj fervojoj la minejaj fervojoj havas specifan karakteron, eĉ kiam multaj industriaj fervojoj (en ŝtonminejoj, argilejoj, sablominejoj, torfejoj ktp.) havas tre simila celon kaj karakteron kaj akraj limoj ne ekzistas inter ili.

Mineja trajneto en minejoj Oliver Iron Mining en Minnesota en Usono, cca 1909–1920
Transporto de ministoj en minejoj

Vagonetoj de la minejaj fervojoj povas esti puŝataj aŭ tirataj aŭ permane aŭ per besta forto, aŭ per specialaj lokomotivoj.

Trajno de muzea mineja fervojo en Příbram

Vidu ankaŭ redakti