Malfermi la ĉefan menuon

Konsilio de la ministroj (Francio)

(Alidirektita el Ministra Konsilio (Francio))
Enirejo de Palaco Elizeo, oficiala sidejo de la prezidanto de la Respubliko, en Parizo, kie la prezidento kaj la registaro kunvenas ĉiumerkrede matene por la Konsilio de la ministroj.

La Konsilio de la ministroj estas organo starigita de la franca konstitucio por diskuti kaj adopti iujn el la ĉefaj decidoj de la plenuma povo, kiaj la submeto de leĝprojektoj de la registaro aŭ la nomumo de la altaj ŝtatoficistoj kaj militaj oficistoj. Ĝi estas prezidata de la prezidanto de la Respubliko kaj arigas la ĉefministron, ĉiujn unuarangajn ministrojn kaj, laŭ la registaro, ĉiujn aŭ parton de la ministroj je suba rango. Ĉar nur tre sinteza raporto pri tiuj kunvenoj estas publikigita, ĝi ebligas al la ministroj libere debati pri la politiko de la registaro. Ĝi tradicie kunvenas ĉiumerkrede matene en palaco Elizeo, la oficiala sidejo de la prezidento, kvankam ĝi povas esti vokita ie kaj iam ajn de la prezidento.

La Konsilio de la ministroj estas unu el la elementoj, kiu ebligas al la prezidanto de la Respubliko regi la plenuman povon malgraŭ la granda rolo teorie atribuita al la ĉefministro per la konstitucio. Ĝi ebligas al li kontroli la preparon kaj la efektivigon de la politiko de la registaro kaj doni — aŭ rifuzi — sian konsenton al iuj gravaj decidoj, kaj pli ĝenerale, klarigi sian pozicion en diskutoj, kiuj koncernas la tutan registaron.

Dum kunregadoj, tio estas periodoj en kiuj la prezidento kaj la ĉefministro estas el kontraŭaj partioj kaj en kiuj la ĉefministro efektive estras la registaron, la ŝtatestro konservas la prezidon de la Konsilio de la ministroj, kio ebligas al li resti informita pri la registaraj laboroj, influi ilin sed laŭ limigita maniero, kaj konigi siajn malkonsentojn.

La Konsilio de la ministroj estas la unika formala kunveno de ĉiuj anoj de la registaro. La ĉefministro povas, laŭ artikolo 21-a de la konstitucio, mem prezidi iujn plenajn aŭ limigitajn registarajn kunvenojn, sed tio estas malofta kaj strikte limigita por la supereco de la prezidento en la 5-a Respubliko. Krome, la prezidento rajtas prezidi limigitajn konsiliojn kun nur iuj ministroj.

La tablo de la Konsilio de la ministroj, en la salono Murat de palaco Elizeo.


PreparoRedakti

Por la kutima merkreda kunveno, la ĝenerala sekretario de la registaro sendas projekton de tagordo al la prezidanto de la Respubliko, al la ĉefministro kaj al la ministroj la antaŭan vendredon posttagmeze. La tagordo estas decidita lunde posttagmeze okaze de diskuto de la prezidento kun la ĝenerala sekretario, kaj sendita al la ministroj marde.

Antaŭ la kunveno, la prezidento, la ĉefministro, la ĝenerala sekretario de la prezidanto kaj tiu de la registaro mallonge diskutas.

DisvolviĝoRedakti

La regularo de la Konsilio adoptita en februaro 1947 kaj plurfoje modifita en la 5-a Respubliko difinas la tagordon de la kunveno :

  • « parto A » por la projektoj de leĝo, dekreto kaj edikto.
  • « parto B » por la individuaj decidoj, ĉefe la nomumoj.
  • « parto C » por la « komunikoj » de ministroj por informi siajn kolegojn pri apartaj temoj, ĉiam unue la ministro pri eksterlandaj aferoj pri la diplomatia situacio.
  • « parto D », inaŭgurita en 2007 de la prezidento Nicolas Sarkozy, dediĉita al debato pri iu aparta temo, aparte aktuala, en kiu ĉiuj ministroj rajtas partopreni.

SekvoRedakti

La korto de palaco Elizeo estas malfermita al la ĵurnalistoj dum la kunveno de la Konsilio, kaj la ministroj ĝenerale mallonge parolas kun ili kiam ili eliras el la palaco antaŭ ol atingi sian veturilon.

La interministeriaj komitatojRedakti

Limigitaj registaraj kunvenoj, nomitaj interministeriaj komitatoj, povas okazi sen la prezidento. Ili estas prezidataj de la ĉefministro aŭ de ministro nomumita por anstataŭi lin, kaj arigas iujn ministrojn koncernataj pri aparta temo, kaj kelkfoje altajn ŝtatoficistojn. Ankaŭ reprezentanto de la prezidento ankaŭ ĉeestas.

BibliografioRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Vidu ankaŭRedakti