Ministro pri familioj kaj aferoj de konsumantoj (Danio)

La ministro pri familioj kaj aferoj de konsumantoj de Danio (dane Minister for Familie- og Forbrugeranliggender) estis politika posteno en la Registaro de Danio kreita en aŭgusto 2004. La ĉefa celo de la ministerio estis protekti la interesojn de familioj en vasta senco. La ministro estis gvidanto de samnoma ministerio pri familioj kaj aferoj de konsumantoj.

La ministerio ĉefe kovris la temojn de protekto de konsumantoj, sekureco de nutraĵoj kaj temoj de infanoj, junuloj kaj familioj kiel protekto de infanaj rajtoj, helpo al infanoj kaj junuloj, adoptoj, juro de nuptoj kaj divorcoj. Ĝi organiziĝis laŭ ĉefa departemento de 60 dungitoj, tri subdepartementoj kaj esplora institucio; sume la ministerio havis 3000 dungitojn.

La 13-an de decembro 2006 la Konservativa Popola Partio (Det Konservative Folkeparti) anoncis ne plu havi fidon pri la ministro Lars Barfoed. La ministro demisiis la sekvan tagon, kaj la 15-an de decembro 2006 Carina Christensen estis nomumita lia posteulino.

Post la parlamenta baloto de 2007, la ministerio estis nuligita la 23-an de novembro 2007, kaj la respondecoj estis integrigitaj en novan Ministerion pri Sociala Zorgo de Danio.

Listo de la ministroj pri familioj kaj aferoj de konsumantoj redakti

# nomo oficis ekde ĝis partio
1 Henriette Kjær 2-a de aŭgusto 2004 18-a de februaro 2005 Det Konservative Folkeparti
2 Lars Barfoed 18-a de februaro 2005 14-a de decembro 2006 Det Konservative Folkeparti
3 Carina Christensen 15-a de decembro 2006 23-a de novembro 2007- ministerio nuligita Det Konservative Folkeparti