Miodrag Petrović estis maŝina inĝeniero kaj serba esperantisto (Darosava, Aranđelovac, 1. I 1940 - mortis la 15-an de aprilo 2008. en Kragujevac, entombigita en Darosava), kies gepatroj estis Živorad kaj Kosana, finstudis Tehnikan mezlernejon en Kragujevac, 1959 kaj Maŝinan fakultaton en Beograd 1964. Li laboris kiel konstruisto de iloj en “Zastava”, Kragujevac1959-1960; konstruisto de iloj kaj ilaro 1964-68 en Fabriko “Slavko Rodić”, Bugojno; en Industrio de elektroporcelanaĵo, Aranđelovac, laboris kiel konstruisto de iloj kaj ilaro, ĉefo de apartaĵo por progresigo de produktado, ĉefo de investiga sekcio, ĉefo de investiga serviso, direktoro de fabriko en konstruado, direktoro de OOUR, 1969-1997.

Miodrag Petrović

Serbo, denaska lingvo la serba, ortodoksa, familifesto la Sinodo de la Sankta Gabrielo. Lia ŝatokupoj estis: Esperanto, fotografio, hortilegomkulturado, naturo.

Miodrag parolis la germanan, rusan kaj Esperanton kaj havas pasivan scion pri la pola kaj itala lingvoj. Li eklernis Esperanton en Internejo de lernantoj de la armea industrio en Kragujevac, la unua preleganto de Esperanto estis Dragan Ilić. La E-ekzamenojn: »A« en Kragujevac, 1957; »B« kaj »C« en Beograd (komisiono: M. Šaponjić, N. Subotić kaj M. Marković). Membro de ES en Kragujevac kaj pli poste prezidanto de tiu ĉi ES, gvidis kvar E-kursojn en la Internejo de lernantoj de la armea industrio en Kragujevac, dum 1959-1960.

Unua esperanta laborbrigado en Cerknice apud Grahovo,en Slovenujo, 1958.

Li partoprenis Kongreson de Jugoslaviaj esperantistoj en Novi Sad 1958, Unuan Esperantan laborbrigadon Cerknice apud Grahovo,en Slovenujo, 1958.

Miodrag Petrović kun esperantistoj Elisa Weide el Hamburgo, Germanujo kaj Joŝimi Umeda el Japanujo, 1963.

Dum sia laboro en Hamburgo li havis kontakton kun tieaj gesamideanoj.

Li tradukis E-libron serben »Receptaro de kuracaj plantoj« de Nikola Donev. La libro aperis en la jaro 2009, ISBN 978-86-87777-00-2.

Ricevis rekonojn sur kampo de Esperanto en Domo de lernantoj de armea industrio en Kragujevac.

Lia filo Renato Petrović ankaŭ estas esperantisto.