La vorto miozo venas el la helena, kaj signifikas fermi okulon. Laŭ kuracscienco ĝi estas patologa aŭ fiziologa malgrandigado de pupilo, kies diametro iĝas 2 milimetrojn granda aŭ malpli.[1][2] La fiziologaj kialoj povas esti ŝanĝado de lumo,[3][4] aŭ maljuniĝado, sed ankaŭ malsanoj aŭ drogoj povas ekigi ĝin.

Ĝia malo estas midriazo, kiu signifas la plivastigadon de pupilo. La stato kun nesamgrandaj pupiloj estas anizokorio.

Difinoj redakti

La difinoj de miozo inkludas:

  • Relative granda malgrandiĝo de pupilo kompare kun la lumokvanto kiun ĝi ricevas.[5]
  • Malpliigo de pupilo al diametro de malpli ol du milimetroj[6][7]
  • Malgrandiĝo de pupilo, kies diametro iĝas 2 milimetrojn granda aŭ malpli
  • Fiziologa aŭ patologa malgrandiĝo de pupilo[8]
  • Patologa malgrandiĝo de pupilo[9]

Kialoj redakti

Fiziologaj redakti

  • Maljuneco
  • En luma ĉirkaŭaĵo la puplio malgrandiĝas por defendi la okulon kontraŭ la tre multa lumo.

Malsanoj redakti

Drogoj redakti

Fotomotora reflekso redakti

Lumo irante en okulo trovas tri specojn de lumsentaj ĉelotipoj: konusetoj, bastonetoj, kaj lumsentaj ganglioj. Tiuj lastaj ne bildas, ili sentas informon pri kvanto de lumo, kaj reagas malrapide al aliaj tipoj. Ili havas rolon en regulado de vivritmo, produktado de melatonino kaj regulado de grando de pupilo.

La retinaj receptoroj transformas la informon en elektronaj impulsoj. La nervoj regulantaj grandon de pupilo ligas al kerno pretektala de supera mezcerbo, preterpasante la lateran genitikulatan kernon, kaj primaran vidkruston. El la pretektala kerno la nervoj ligas per aksonoj al Edinger-Westphal-kerno, kiun motoraj aksonoj ligas al okulmovantaj nervoj ambaŭflanke. Tiu ligas al ciliaraj ganglionoj, kiuj parasimpatikaj aksonoj regulas la grandecon de pupilo.

Referencoj redakti

  1. Seidel, Henry M.; Jane W. Ball, Joyce E. Dains, G. William Benedict. (2006-03-29) Mosby's Guide to Physical Examination. Mosby. ISBN 0-323-03573-6, 9780323035736.
  2. El Farlex medical dictionary Millodot: Dictionary of Optometry and Visual Science, 7. eldonado.
  3. A Pallas nagy lexikona
  4. El Farlex medical dictionary
    • Miller-Keane Encyclopedia and Dictionary of Medicine, Nursing, and Allied Health, sepa eldono.
    • Saunders Comprehensive Veterinary Dictionary, 3. eldonado
  5. El Farlex medical dictionary
    • Miller-Keane Encyclopedia & Dictionary of Medicine, Nursing, and Allied Health, 7a eldono
    • Saunders Comprehensive Veterinary Dictionary, 3a eldono
  6. Seidel, Henry M.. (2006-03-29) Mosby's Guide to Physical Examination. Mosby. ISBN 978-0-32-303573-6.
  7. El Farlex medical dictionary Millodot: Dictionary of Optometry and Visual Science, 7. eldono
  8. Farlex medical dictionary El The American Heritage Medical Dictionary. Kopirajto 2007
  9. El Farlex medical dictionary Mosby's Medical Dictionary, 8a eldono
  10. Szivárványhártya gyulladás (iridocyclitis) okai, tünetei és kezelése

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miózis en la hungara Vikipedio.