Mizandreco estas koncepto indikanta malamon, malŝaton, malestimon aŭ antaŭjuĝojn al viroj. Mizandreco povas manifestiĝi kiel socia marĝenigo, seksa diskriminacio, malamikeco, ginocentrismo, matriarkeco, humiligo de viroj, perforto kontraŭ viroj, androcido kaj seksa objektigado de viroj. Mizandro estas homo, kiu malamas kaj evitadas virojn.

La termino konsistas el la antikvaj grekaj vortoj μισεῖν, misein, "malami" kaj ἀνήρ, anér "viro".

La parenca vorto mizogineco simetrie signas fortan malamon de ĉiuj virinoj, kaj la parenca vorto filandreco signifas inklinon, amon aŭ admiron al viroj.