Mizitra-fromaĝo

(Alidirektita el Mizitra fromaĝo)

Mizitra fromaĝo (greke: μυζήθρα [miˈziθra]) estas freŝa fromaĝo farita el lakto kaj selakto de ŝafoj aŭ kaproj, aŭ ambaŭ. La proporcio de lakto al selakto estas kutime de 7 ĝis 3. Produktado similas al tiu de itala rikoto. Plue, Mizitra povas esti salita-sekigita por produkti maturan saletan fromaĝon.

Ĝi estas ĉefe produktita sur la insulo Kreto, sed ĝi disvastiĝas tra tuta Grekio. En Kipro simila fromaĝo estas konata kiel "Anari" (Αναρή en la greka, Nek en la Kipra-turka, Lor en la turka).