Moderna dialogo inter hebreoj kaj kristanoj

Moderna dialogo inter kristanoj kaj hebreoj naskiĝas, krom el la fakto ke temas pri du religioj, precipe el la fakto ke ili havas komunan originon kaj kredon je la sama Dio. Ankaŭ dialogo, tial, karakteriziĝas per io aparta kaj prezentas, sub vortoj facile difineblaj, subkuŝantajn konceptojn kun propra fizionomio kaj historio. Se la historio de la rilatoj inter Izraelo kaj Kristanaro estas impregnita je larmoj kaj sango, nome de malkonfido kaj malmikeco, ne mankas – dank’al Dio – ankaŭ historio trairata de provoj de pardonpetoj kaj reciproka akceptiĝo.

Post Auschwitz, la neceso pri pli intensa repaciĝo sin prezentis antaŭ la protagonistaro laŭ tuta sia graveco. Kvankam sciante ke la abomena nazia idelogio celis detrui hebreismon ĉar matrico de la febliganta kaj “pliboniganta“, fakte malpuriganta, kristanismo, antaŭ tiom da perforto la diversaj kristanaj eklezioj sin demandas pri la motivoj de la ĉeesto en la historio de tiom da malamikeco inter tiuj kiuj, male, devintus rekoni sian afinecon kaŭze de la kredo en la unika Dio kaj de akcepto de ties volo. Kaj el tio, naskiĝis urĝo apogi la dialogon sur novajn fundamentoj aŭ plievidentigi novajn elementojn.

Ĉu tiu malamikeco eble devenas ĝuste el la kredo de kristanoj, nome “de la esenco de la kristanismo”, tiel ke por atingi veran repaciĝon necesus distanciĝi el tiu nukleo kaj nei la centran enhavon de la kristanismo? Temas pri hipotezo kiu, antaŭ la hororaĵoj de la historio, estis formulita en la lastaj jardekoj ĝuste de iuj kristanecaj pensistoj. Sed tiam la kredkonfeso je Jesuo la Nazareta kiel Difilo kaj la fido je la kruco kiel elaĉeto por la homaro necese kunportus la kondamnus la hebreojn kulpigitajn pri la morto de Jesuo Kristo? Ĉu vere la afero estas tia, kvazaŭ ŭnuflanke la nukleo de la kristana kredo kunportus maltoleron, eĉ malamikecon kontraŭ la hebrearo kaj, alifranke, memkonsidero de la hebreoj, la defendo de ilia historia digneco kaj de iliaj plej profundaj religiaj konvinkoj postulus, laŭ kristanoj, rezignon pri la nukleo mem de la kredo, kaj definitivan rezigno pri la tolero? Nome la konflikto estas intrinseka en la naturo plej intima de la religio kaj povas esti superita nur per ĝia forlaso?

Oni ofte provis maldramatigi la problemon prezentante Jesuon kiel hebrean majstron kiu, substance, ne multe malproksimiĝis el tio kio estis konceptebla en la hebrea tradicio. Lia mortigo, tial, devas esti enkadrigita ene de la tensioj inter hebreoj kaj romianoj; fakte, lia mortkondamno estis efektigita laŭ la maniero kiun la romiaj aŭtoritatoj reservis por la politikaj ribeloj. Lia ekzaltigo al Difilo estus, do, okazinta sekve, en la kvadro de helenisma kultura kunteksto, kaj la respondeco pri lia krucumigo estus transdonita el la romianoj al hebreoj ĝuste konsiderante la tiaman politikan situacion. Tia interpreto pri la faktoj povas okazigi defion kiu devigas ke la ekzegezo pli atentiĝu kaj pli precizi aŭskultula tekstojn kaj, tiamaniere, povas esti certasence utila. Tamen, tiaspecaj legadoj ne parolas pri la Jesuo de la historiaj fontoj, sed kontruas Jesuon novan kaj malsaman; ili formetas en mitan sferon la historian kredon je Kristo de la eklezio. Tiamaniere, Jesuo aperus produktaĵo de la greka religieco kaj de aparta politikaj interesoj de la romia imperio. Tiamaniere, tamen, oni forfuĝas el la seriozeco de la problemo: oni solvus la probelmon eliminante Jesuon mem.

Restas tial la demando: Ĉu povas la kristana kredo, sen perdi sian rigoron kaj sian dignecon, ne nur toleri hebreismon, sed ĝin akcepti laŭ ĝia historia misio? Ĉu eblas vera repaciĝo sen forlaso de la kredo aŭ ĉu la repaciĝo estas ligita al supremenciita rezigno?

Por respondi al tiu demando, katolikaj tiasence dialogemuloj interalie alvokas la kakekismon de la Katolika Eklezio, publikigita en 1992. La kompilintoj de tiu libro, esprimo de le katolika eklezio, havis antaŭ la okuloj Auschwitz kaj la postlasaĵon de la Dua Vatikana Koncilio: tie la problemo de la repaciĝo estas alfrontata kiel intime kunigita al la problemo de la kredo. Tiuj dokumentoj antaŭe asertas sian kredon je la unika historia Jesuo, poste komprenigas ke Jesuo kaj fariseoj (pli bone, hebrea intelektularo) ĝenerale havis la saman pasion, nome konvinko ke la Torao entenas ion kio devas esti maturigita kaj plivivita, al kio nun stredas hebreoj kaj kristanoj. Tio evidentae en la evangelioj: la kontrastoj kun Jesuo koncernis ion kio entenas komunan noblan radikon. Se la atento enfermiĝas sur la kontrastoj kaj tiuj ne estas supereblaj tiam la lukto ne povas ne pludaŭri. La parolado de la monto estas nur emfaza fruktiĝo de la Torao, emfazo celita ankaŭ de la religiaj-politikaj regantoj de la medio hebrea...

Tiu vidpunkto pri profunda unueco inter la anonco de Jesuo kaj la anonco de Sinaja povas esti konfirmitaj el referencoj novtestamentaj, sinptokaj kaj johana kaj Paŭla: laŭ kiuj la ordono, se plu ekzempli, pri la amo al Dio kaj al proksimularo estas la esenco kaj la centro de la Leĝo kaj Profetoj. Rilate la popolojn, ilia inkluziviĝo en la posteularo de Abrahamo plenumiĝas konkrete adherante al la Dia volo, en kiu la morala koncepto kaj kredo je la Dia unikeco estas nedisigeblaj.

En tiu vidpunkto malaperas aŭ malfajriĝas la kontrasto pri la fariseaj rigideco kaj eksterioreco kaj la supozitaj Jesuaj pliboneco kaj intimeco, kvazaŭ tianatura estus la kontrasto inter Jesuo kaj fariseoj. Kaj, do, pro tio ne superebla.

Kiu la tasko, en la moderna mondo, de hebreoj kaj kristanoj? El ilia komuna revelacio emerĝas tia tasko: anonci kune al la mondo la kunigecon de amo al la proksimularo kaj amo al Dio; kaj per ĝi realigi la celojn de la Revelacio; kaj ke tio estas frukto de la Torao. (Ĉu eblas ke sperantisto ne vidu ĉi tie ion hodorante je Hilelo

Kaj ne estas postulite, eĉ ne vage implicite, ke por sincere dialogi oni estas invitata ignori la nukleon de sia kredo aŭ ignori sian dignecon aŭ tradicion!


BibliografioRedakti

[1] Latina teksto de la katekismo de la katolika eklezio.

[2] Esperantigita kompedio de la katekismo de la katolika eklezio.

[3] La nova aliro al la hebrea-kristana problemo laŭ Jozefo Ratzinger