Modifklavo
Modifklavo estas klavo sur klavaro, kiu ŝanĝas la signifon de alia klavo, se oni tiun premas, dum la modifklavo estas premata.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Keyboard-left_keys.jpg/220px-Keyboard-left_keys.jpg)
Skribmaŝino kutime havas du majuskligajn klavojn, kiuj ŝanĝas la signifon de literklavoj de minuskloj al majuskloj. Depende de la klavararanĝo, ili estas necesaj ankaŭ por tajpi certajn ne-literajn simbolojn.
Komputila klavaro kutime aldone havas unu aŭ du stirklavojn; aliaj modifklavoj dependas de la klavaro. Sur klavaroj por IBM-ecaj komputiloj oni trovas Alt-klavo(j)n kaj ofte ankaŭ Windows-klavo(j)n kaj AltGr-klavon. Sur klavaroj por Macintosh-komputiloj troveblas kutime du komandklavoj kaj du opciklavoj. Iuj el tiuj aldonaj klavoj ebligas tajpadon de pli da simboloj, aliaj utilas por uzi klavkombinojn.