Monaĥejo de Sankta Petro de Rodes

La benedikta Monaĥejo de Sankta Petro de Rodes[1] troviĝas en la municipa teritorio de El Port de la Selva en la Provinco Ĝirono de Katalunio (Hispanio). Konstruita ĉe la monto Verdera kaj ĉe la ruinoj de la Kastelo de Verdera, kiu estis protektinta ĝin, kun escepta rigardejo al la golfetoj de Llançà kaj de El Port de la Selva, norde de la Kabo Kreus. Ĉe la monaĥejo estas la ruinoj de la mezepoka vilaĝo de Sankta Kruco de Rodes, el kiu restas nur preĝejo de stilo praromaniko dediĉita al Sankta Helena.

Panorama vidaĵo de la Monaĥejo kaj de la golfetoj norde de la Kabo Kreus, la plej orienta punkto de Iberia Duoninsulo.
Panorama vidaĵo de la Monaĥejo kaj de la golfetoj norde de la Kabo Kreus, la plej orienta punkto de Iberia Duoninsulo.

La tuto konstruiĝis sur terasoj, pro la speciala loko. La klostro de la 12-a jarcento estas la centra parto de la aro. Ĉirkaŭ ĝi estas la resto de konstruaĵoj. La Preĝejo, dediĉita en 1022, estas la ĉefa ero de la arkitektura grupo. De stilo de romaniko sen komparo kun la tendencoj tiutempaj, kvankam iom sugesta de la malfruromia arkitekturo. Ĝi havas planon de latina kruco kun tri navoj kun cilindrovolboj, kiuj estas limigitaj per duobla kolonaro kun kapiteloj de influo de korinta ordo. La duobla kolonaro ripozas sur alta plinto kaj flanke, apudigitaj kolonoj eltenas la duoncirklajn arkojn kiuj separas la navojn. La kolonoj apudigitaj al la pilieroj devenas de iu konstruaĵo romia antaŭa. La centra navo estas esplenda kaj granddimensia, kun promenejo en la absido, kiu ŝajnas plui al la du flankaj navoj. Sub la absido troviĝas la kripto.

Bildaro redakti


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti