Mongoloida raso

(Alidirektita el Mongolido)

La termino mongoloida rasomongoleca raso laŭ la forte pridiskutitaj historiaj modeloj de tipologia antropologio indikas pri etnaj grupoj kiuj dividas iujn fenotipajn trajtojn kiel centra okuloranda faldiĝo (anatomie latine epicanthus medialis), ŝoveliloformaj incizivoj kaj aliaj fizikaj trajtoj komunaj inter multaj homoj de Azio, Arkto, Ameriko kaj la plejparto de la Pacifikaj Insuloj. La vorto estas formita de la bazo vorto "mongola" kaj la grekdevena scienca sufikso "-oid-" (el la antikva greka εἶδος, eidos, "formo, simileco"), kiu signifas "simila" (do kompareblas al la esperantlingva sufikso -ec-), do pro tio la termino laŭvorte signifas "simila al mongoloj" aŭ "mongoleca". La termino estis enkondukita de frua etnologio unuavice por priskribi diversajn etnajn grupojn de centra kaj orienta Azio, kaj laŭ la tiutempaj teorioj konsistigis unu el la proponitaj tri grandaj rasoj de la homaro. Kvankam iuj juraj antropologoj kaj aliaj sciencistoj daŭre uzas la terminon en iuj kuntekstoj (ekzemple en prikrimina justico), ekstere de tiuj kuntekstoj la termino nun de multaj homoj konsideras malestima kaj evitiĝas.

Vidu ankaŭ

redakti