Monto Mŭogan (ĉine 莫干山, pinjine: mògān shān), ankaŭ Monto Mogan, Mŭoganŝan, aŭ Moganŝan, estas monto en Deqing (Deĉing) Gubernio, Ĝeĝjango, Ĉinio, 60 kilometrojn for de la provinca ĉefurbo Hangĝoŭo kaj 200 kilometrojn de Ŝanhajo. Ĝi estas parto de la Nacia Parko Monto Mŭogan kaj ĉe ĝia bazo estas la urbeto Mŭoganŝan.

Monto Mŭogan
monto [+]

RegionoĜeĝjango
Koordinatoj30° 38′ 0″ N, 119° 50′ 0″ O (mapo)30.63333333119.83333333Koordinatoj: 30° 38′ 0″ N, 119° 50′ 0″ O (mapo)

Alteco719 m

Monto Mŭogan (Ĉinio)
Monto Mŭogan (Ĉinio)
DEC
Monto Mŭogan
Monto Mŭogan
Map
Monto Mŭogan
Vikimedia Komunejo:  Mount Mogan [+]
vdr
Monto Mŭogan

Konata pro sia freŝa malvarmeta temperaturo dum la varmegaj someroj de la regiono, ĝi estas longtempe distrejo de la altranguloj de Ŝanhajo. Monto Mŭogan retenas kamparan vivostilon kun mikso de lokaj gastejoj kaj malnovaj vilaoj konstruitaj frue en la 20-a jarcento.

Historio redakti

Laŭ ĉina legendo, en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno de 770-476 a.n.e., la plej talenthava glavfaristo de Ĉinio, Gan Ĝjang, alvenis en la montojn. Ĉi tie tiu forĝis du specialajn glavojn je la peto de la imperiestro de Vu. La edzino de Gan nomiĝis Mŭo Je, tial la nomo Montoj Mŭogan kaj la ĉefa turismaĵo Lageto Glavo.[1]

Geografio redakti

 
Tipa arbara vojo en Monto Mŭogan.

Monto Mŭogan estas parto de la montaro Tjanmu, kun Monto Tjanmu mem proksimume 50 kilometrojn sudokcidente de Monto Mŭogan. Monto Mŭogan estas 719 metrojn alta.[2]

Monto Mŭogan havas densajn bambuajn arbarojn sur siaj deklivoj kaj ĉirkaŭaj areoj.[3]

Turismo redakti

 
Urbocentro de Mŭoganŝan.

Ĉinaj kaj fremdaj vizitantoj venas al Mŭoganŝan por malstreĉiĝi, marŝadi, kaj viziti variajn pitoreskajn kaj historiajn lokojn, inkluzive la post-dua-mondmilita vilao de Ĉjang Kajŝek.

Referencoj redakti

  1. China Travel Introduction. Arkivita el la originalo je 2008-06-02. Arkivigite je 2008-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-02. Alirita 2021-06-04.
  2. (2010) Frommer's China. John Wiley & Sons.
  3. Shanghaiist Weekend escape to Moganshan. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-05. Alirita 2021-06-04.