Mostovskoj
Mostovskoj (ruse Мостовской) estas urbotipa komunumo en suda Rusio, en la Krasnodara regiono, kun 25.478 loĝantoj (kalkulo en 2009).
Mostovskoj | |||
---|---|---|---|
urban-type settlement in Russia | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 352570 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 975 (2018) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 25′ N, 40° 47′ O (mapo)44.41361111111140.789722222222Koordinatoj: 44° 25′ N, 40° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 383 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mostovskoy, Krasnodar Krai [+] | |||
Geografio redakti
La komunumo situas ĉe la norda parto de la granda Kaŭkazio ĉ. 150 kilometrojn sudoriente de la regiona ĉefurbo Krasnodar sur la maldekstra bordo de Laba, maldekstra alfluanto de Kuban.
Mostovskoj estas administra centro de la samnoma distrikto Mostovskoj.
Historio redakti
La loko estiĝis en 1894 danke al konstruo de ponto (ruse most) super Laba kiel Mostovoje (pli poste ankaŭ Mostovskoje). La loko ricevis en 1961 la statuson de urbotipa komunumo.
Ekonomio kaj infrastrukturo redakti
La ekonomio de Mostovskoj estas karaktera pri prilaboro de agrikulturaj produktoj.
La komunumo situas ĉe la fervoja linio de Kurganinsk tra Labinsk al Ŝedok rilate al Psebai (stacia nomo Mostovskaja).
Tra la komunumo kondukas la regiona vojo R256 Majkop–Karaĉajevsk. La ponto interligas la lokon kun Stanica Sassovskaja ĉe la kontraŭsituanta bordo de Laba.
Personoj redakti
- Roman Pavluĉenko (* 1981 en Mostovskoj), futbalisto