Muladioj

(Alidirektita el Muladio)

La termino Muladio povas aludi al tri diversaj konceptoj, ege interrilataj:

  1. Kristano kiu abandonis la kristanismon, konvertiĝis al Islamo kaj vivis inter islamanoj. Diference de la mozaraboj en tio ke tiuj lastaj konservis la kristanan religion en areoj de islama hegemonio.
  2. Filo de gepatroj mikse kristana-islama kaj de religio islama.
  3. Populacio de hispanromia deveno kaj visigota kiu adoptis la religion, la lingvon kaj la kutimojn de Islamo por ĝui la samajn rajtojn kiel la islamanoj post la formo de Al-Ándalus.[1]

Ene de la tria grupo distingiĝis la visigota nobelaro, kiu finmiksiĝis kun tiu araba, kvankam en apartaj zonoj estis protagonista de movadoj sendependistaj, kiaj tiuj de la Banu Kasioj. Ĉe la plej malriĉaj sektoroj, majoritato elektis konverton kiu, for de religiaj konsideroj, sendevigis ilin pagi la teritoriajn kaj personajn impostojn de la nekredantoj, inter aliaj sociaj privilegioj kiujn havigis la aliĝo al la hegemonia kulturo.

Pro la rapida arabigo kultura de la muladioj (adopto de la araba limgvo, de islamo kaj de arabaj nomoj) kaj ties mikso pere de miksaj geedziĝoj kun araboj kaj berberoj alvenintaj al Iberio, multe malpli nombraj, la etnaj diferencoj inter la diversaj grupoj praktike malaperis dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, malfaciligante plej ofte distingon ene de la populacio andalusa de la elementoj de fora deveno disde la propre iberidevenaj. Kreiĝis tiele populacio relative homogena kie hegemonias la etna deveno hispanovisigota kaj la elementoj kulturaj araboj, inklude ĉe familioj de agnoskata araba stirpo, ĉu reala ĉu intencita. [2]

La sociekonomiaj diferencoj de Al-Andalus generis tamen oftajn problemojn en la 9-a jarcento, ekzemple ĉe la insurekcio de Arrabal aŭ en la ribelo de Omar Ben Hafsun. Tiu lasta iĝis fama. Naskiĝis en Ronda kaj devenis de familio de visigotoj kies avo estis konvertiĝinta al Islamo. Li kontrolis politike areon gravan de Andaluzio kaj konvertiĝis al kristanismo en 899 kaj instis kristanan episkopon en Bobastro.

Kvankam la muladia deveno svagiĝis pro la adopto de arabaj nomoj, kelkaj familioj pluhavis la nomojn hispanoromiajn. Konatas ekzempleo, la kazoj de la familiio Banu Kasi (< Kasio), la poeto Ibn Kuzman (< Guzmán), la juristo Ibn Baŝkŭal (< Pascual), la veziro Ibn Gundisalb (< Gundisalvo), la generalo Ibn Martin (< Martín), same3 kiel la diversaj familioj nome al-Kuti (<la goto).[3]

Etimologio redakti

Laŭ la vortaro de la Real Academia (hispanlingva akademio), la termino devenas el araba hispania muŭalladín (pl. *muwállad), kaj tiu de la araba klasika muwallad, kiu signifas "filo de nearaba patrino".[4]

La hispanlingva termino muladí, estas ankaŭ en la portugala lingvo, kaj oni konsideris kiel uno de la eblaj etimologiaj devenoj de la terminomulato, kiu aludas personon kun miksiaj anteuloj inter eŭropanoj kaj de aliaj rasoj.

Muŭallad devenas de la radiko ŬaLaD (en araba ولد; transliterumita: “waw, lam, dal”). Ŭalad signifas “ido, posteulo, juna animalo”. Muŭallad aludas al gefiloj de araboj kun edzinoj de aliaj popoloj. La termino muŭalladin uzeblas ankoraŭ en moderna araba por aludi tiun tipon de gefiloj.[5]

Referencoj redakti

  1. Ferrera Cuesta, Carlos (2005). Diccionario de Historia de España. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-5898-7
  2. S. M. Imamuddin, Some aspects of the socio-economic and cultural history of Muslim Spain 711–1492 A.D., pp. 26–29
  3. S. M. Imamuddin, Some aspects of the socio-economic and cultural history of Muslim Spain 711–1492 A.D., pp. 26–29
  4. Diccionario de la Real Academia Española.<<muladí>>
  5. Kees Versteegh, et al. Encyclopedia of Arabic Language and Linguistics, BRILL, 2006.