Municiparo

administra unuo en Hispanio kaj Portugalio

Municiparo (Mancomunidad, hispane, mancomunitat en la kataluna, mankomunitatea en la eŭska, mancomunidade en la galega) estas institucia kaj administracia organizo, volonte elstarigita de grupo de municipoj en Hispanio kaj Portugalio por dungi konkretajn komunajn servojn. Terminoj en la portugala estas entidade intermunicipal, intercomunidademancomunidade, sed ankaŭ comunidade de municípiossindicato intermunicipal.

Ĝi estas jura persono. Nuntempe, estas pli ol mil registritaj municiparoj en Hispanio.[1]

Referencoj redakti

  1. Municiparoj de Hispanio Arkivigite je 2013-01-15 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe Ministerio de Política Territorial y Administración Pública.