Mutt and Jeff (Mutt kaj Jeff) estas long-daŭra kaj tre populara usona gazeta bildostrio kreita de kartunisto Bud Fisher en 1907 pri "du miskongruaj banaluloj". Historiistoj konsideras Mutt kaj Jeff, origine titolita A. Mutt, kiel la unua usona gazeta kartuno publikigita kiel bildostrio de paneloj, diference el unusola panelo, kio faras ĝin la unua "komiksa strio" sukcese pionira en tiu tiom ofta formato ekde tiam.

Mutt and Jeff
bildostrio
Aŭtoroj
Aŭtoro Bud Fisher
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Loko de rakonto Usono
vdr

La bildostrio "Mutt and Jeff" restis en kolektiva disvastigado ĝis 1983, uzante talentojn de kelkaj bildliteraturistoj, ĉefe Al Smith kiu desegnis la strion dum preskaŭ kvindek jaroj. Tiu serio finfine iĝis komiksa libro, dekomence publikigita de All-American Publications kaj poste publikigita de DC Comics, Dell Comics kaj Harvey Comics. Poste ĝi estis publikigita ankaŭ kiel kartunoj, filmoj, varoj de popola kulturo kaj represaĵoj.