Muzeo Gesenkschmiede (Zella-Mehlis)

muzeo en Germanio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Teknika Muzeo Gesenkschmiede troviĝas ĉe la rando de la urbo Zella-Mehlis, Germanujo, en Lubenbach-valo, Lubenbachstraße nr 4.

Muzeo Gesenkschmiede
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Zella-Mehlis
vdr
Ekstero de la forĝejo en la Lubenbach-valo.

Priskribo kaj uzoj redakti

La ejo situanta ĉe strateto en la direkto de la stacidomo de Oberhof konstruitis ĉ. la jaro 1850 kiel lignosegejo kaj havis iam du akvoradoj. Surloka forĝa firmao (fondita jam en 1842) aĉetis la bienon en la 1917-a jaro. Sekvis ĝia alikonstruo al forĝejo de aĵoj neliberformaj, kiu funkciis ĝis 1985.

De 1985-91 efektiviĝis tie monumentprotektaj laboroj.

Muzeaj detaloj redakti

La ekde 1988 mem monumentprotektita komplekso etendiĝis dum la lastaj jaroj al relative spacoza teknika muzeo.

Al la vizitantoj montratas la funkciado de tia forĝejo danke al maŝinoj plene pretigitaj. Ekzistas surloke pli ol 90 maŝinoj, el kiuj ege menciindas du grandaj bretenfalantaj marteloj. Tiuj plej malnovaj martelegoj en tuta Germanlando datumas el la jaroj 1867 (usona produkto de la firmao W.H. Waters) kaj 1875.

Ankaŭ la scio pri la utiligo de akvoforto alproksimiĝas al la sciemuloj gastoj pere de akvorado, akvoturbino kaj energitransmetado (dum la nefrosta periodo sole).

Pluraj ripozumloketoj kaj akvotretejo laŭ la sistemo de Sebastian Kneipp estas pliaj allogiloj resti, gapi kaj ĝui.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 205

Eksteraj ligiloj redakti