Muzeo de Bleicherode
La Muzeo de Bleicherode (germane Heimatmuseum Bleicherode) troviĝas en Bleicherode, Hauptstraße nr 55.
Muzeo de Bleicherode | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Bleicherode | |||
Koordinatoj | 51° 26′ 21″ N, 10° 34′ 16″ O (mapo)51.43919910.571054Koordinatoj: 51° 26′ 21″ N, 10° 34′ 16″ O (mapo) | |||
| ||||
Priskribo
redaktiLa regionhistoria muzeo estas apud la porturista informagentejo kaj kontraŭe al la evangelia kirko sur grundo, kie en 1734/34 konstruitis domo de burĝo agroposedanta. Ĝi estas ankaŭ la naskiĝdomo de la protestanta teologo Adalbert Merx. En 1821 ekposedis ĝin la kamparana familio Billich. Anna Billich (1854-1934) estis instruistino kaj poetino. En 1968 aĉetis ĝin la urbo. La kompleta domo tiam ali- kaj rekonstruitis laŭ normoj monumentprotektadaj.
Kolektoj
redaktiLa muzeo havas ĉ. 20000 unuopajn objektojn. Fokusoj estas pri la regionaj produktoj kaj produktiloj el la pasinteco kaj estanteco de Bleicherode. Meze de la kronologia prezentado pri la urba historio estas la ekonomia, sociala kaj kultura evoluoj de la burĝaro de Bleicherode.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 34
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri la muzeo sur la retpaĝoj de tutturingia muzearo. Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine