Muzeo de Jüchsen

muzeo en Germanio

La Muzeo de Jüchsen (germane: Museum Jüchsen) la urboparto Jüchsen en Grabfeld, Gutstraße nr 2.

La muzeo en belega trabfaka domo.

Priskribo de la ejo

redakti

La jam en la 758-a jaro dokumente menciita komunumo estas unu el la plej malnovaj urboj de Turingio. En 1997 oni instalis en la belege restaŭrita Malnova lernejo muzeon specialan. La jam ekzistanta kolekto pri la jüchsen-a historio (ekde 1983) ricevu elmontran lokon pli decan, pli efikan kaj samtempe pligrandiĝu.

Krom la ekspozicia surfaco (142 kvadratmetroj) en pli mallarĝa senco apartenas al la muzeo ankaŭ laborejoj kaj deponejoj kaj multfunkcia ĉambro kun 60 sidlokoj al la muzeo. Ĝin prizorgas science teamo de honoroficuloj.

Enhavo de la daŭraj kolektoj

redakti

Arkeologiaj reserĉoj longjaraj ebligis - danke ankaŭ al malavara financa subteno de la Landa ofico pri arkeologio - starigi imponan prezentadon de la praa kaj frua historioj de la regiono ĉirkaŭ Jüchsen.

Uniko koncerne la kvanton kaj kvaliton estas la elfositaĵoj de la setlejo Widderstatt en la unua sekcio. De la Mezolitiko ĝis la frua Mezepoko ĉiuj kulturoj surlokaj postlasis spurojn. Riĉaj trovitaĵoj de la 6-a ĝis la 1-a jarcento A.K. atestas la jam tiaman bonstaron de la enloĝintoj.

Trafiknode favora situo sude de la Turingia Arbaro estis sendube la baza fonto de tia riĉeco. Krome la vizitantoj informatas pri la laboro de arkeologoj, kiuj de 1966-81 ekzamenis areon de pli ol 11.200 kvadratmetroj. Tio ne eblus sen la sindona helpo de lernantoj kaj aliaj libervolaj helpuloj. Surloke en 1975 aranĝitis unuafoje la Junulara tendaro pri arkeologio.

18 tradicioj el la 8-a kaj la 9-a jc atestas la daŭrintan gravecon de Jüchsen en la kuro de la frankona pluevoluigo de Suda Turingio. Atestantaj objektoj, mapoj kaj dokumentoj montras la gravegan rolon de Jüchsen en la tuta henneberga regiono.

Nobelaro kaj kamparanaro, tutlandaj kaj vilaĝaj jurisdikcioj, kamparanaj ribeloj kaj ĉasado de la sorĉistinoj akompanas onin al la Moderna epoko kun la tipaj metioj kaj moroj.

Nedaŭraj ekspozicioj

redakti

Sinaktualigon kontinuan la muzeo garantias per la senĉesa aranĝo de nedaŭraj ekspozicioj pri tre diversaj temoj, ekz.: historiaj manpafiloj, fajroestingiloj, kolektademo ĉe lokaj privatuloj, aŭtoŝoseokonstruo + arkeologio, mezurado kaj pesado, ekleziaj tradicioj, surlokaj amikaroj kaj societoj.

Literaturo

redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 109-110

Eksteraj ligiloj

redakti