Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)

muzeo en Germanio

La Muzeo en la alpafadejo (germane Museum in der Beschußanstalt) estas siaspece unika muzeo en Zella-Mehlis, Anspelstraße nr. 25.

Muzeo en la alpafadejo
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Estiĝo 2004
Koordinatoj 50° 39′ 24″ N, 10° 39′ 39″ O (mapo)50.6566410.66071Koordinatoj: 50° 39′ 24″ N, 10° 39′ 39″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis) (Germanio)
Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis) (Turingio)
Muzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis) (Turingio)
DEC
Map
Muzeo en la alpafadejo
vdr
Ekstero de la muzeo.

Historio redakti

Je la komenco de la 20-a jarcento oni ekkolektadis en la tiam ankoraŭ ne unuiĝintaj vilaĝoj Zella kaj Mehlis. Unuaj lokaj muzeoj fariĝis en la 1909-a jaro en Zella kaj jam unu jaron poste en Mehlis.

La kolektoj post la kunfandiĝo politika kunmetitis, sed post la Dua mondmilito ili ege malriĉiĝis. En 1963 oni denove malfermis regionhistorian muzeon, kies loko en la 1980-aj jaroj jam ne sufiĉis. Tiel oni akiris la ejon de la eksa Alpafadejo de la duko de Sachsen-Weimar, kie ekde 1893 pli ol 15 milionoj da armiloj estis pruvitaj je bona funkcio kaj sufiĉa daŭra ŝarĝo.

Priskribo de la nova muzeaj ejoj redakti

Per la transloko oni intencis - en la lasta konstruaĵa atestilo pri iama surloka armilproduktado - aranĝi muzeon kun teknikhistoria fokuso.

Post la totala malfermo en 2004 videblis ekspozicioj sur la kampo de historio urba, metia, industria kaj de regionaj tradicioj. Gravas ene de la kolektoj enhave geologio, elminado, ferproduktado, pafilproduktado (ekzp. Walther; I.G. Anschütz), pruvalpafado, farado de bicikloj kaj aŭtomobiloj (marko Ehrhardt), kontormaŝinoj (marko Mercedes: iam en Eŭropa la plej granda produktanto), etferaĵfarado, sporthistorio, tradiciaj turingiaj kostumoj, agrikulturo, forstado, brutbredado, paŝtistado. Krom informatas pri elstaraj personuloj de la urbo.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 204

Eksteraj ligiloj redakti