Muzeo pri tanistmetia kaj urba historio (Hirschberg)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri tanistmetia kaj urba historio (germane: Museum für Gerberei- und Stadtgeschichte) troviĝas en Hirschberg (Saale), Saalgasse nr 2.

La muzeo en eksa oficejo entreprena.

Historio de la konstruaĵo redakti

La muzeon gastigas iama oficejo de la leda fabriko rekte ĉe la en 1997 malfermita Heinrich-Knoch-ponto. Tiu laborejo destinis en la 20-a jarcento pri la ekonomia kaj urba profilo de la urbo.

Ĝis 1945 la fabriko estis la pli granda en la farado de plandumaj ledaĵoj. Pli ol 2 milionoj da kvadratmetroj da supraj ledaĵoj por ŝuoj kaj vestaĵoj forlasis la fabrikon. En 1992 ĝi bankrotis kaj malkonstruo iĝis de 1993-96.

Por konservi kaj dokumenti la 250 jarojn daŭrintan historion de hirschberg-a ledofarado la urbo akiris la monumentprotektitan oficejon de la eksa fabriko, ties arkivon kiel ankaŭ multe da iloj kaj objektoj ledofaradaj.

La ekspozicioj redakti

Post alternantaj nedaŭraj ekspozicioj je la komenco, oni instalis post la finrestaŭrado la daŭran ekspozicion kun la titolo De la bovino al la ŝuo por montri kiel eble plej interese la vojon de la bestofelo neprilaborita ĝis la finfarita ledaĵo.

Tanistaj kaj ŝufaristaj maŝinoj i.a. videblas kaj la historia oficejo kun en origina stato konservita lifto facile imagebligas la iaman uzon de la tuta komplekso. En la arkivejo estas pli ol 3000 aktaj unuoj kiuj invitas al industrihistoriaj reserĉadoj.

La urbo ĝis 1989 troviĝis en por neapudloĝantoj restriktita areo de GDR. Pri la vivo ĉe la landlimo interngermana informas pluraj fotoserioj.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 96

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine