Muzeo pri vitra arto (Lauscha)

muzeo en Germanio

La Muzeo pri vitra arto (germane: Museum für Glaskunst) troviĝas en Lauscha, Straße des Friedens nr 46.

Muzeo pri vitra arto
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Turingio
Estiĝo 1903
Koordinatoj 50° 28′ 37″ N, 11° 9′ 34″ O (mapo)50.47711.1595Koordinatoj: 50° 28′ 37″ N, 11° 9′ 34″ O (mapo)
Muzeo pri vitra arto (Lauscha) (Germanio)
Muzeo pri vitra arto (Lauscha) (Germanio)
DEC
Muzeo pri vitra arto (Lauscha)
Muzeo pri vitra arto (Lauscha)
Situo de Muzeo pri vitra arto (Lauscha)
Map
Muzeo pri vitra arto
Retpaĝo http://www.glasmuseum-lauscha.de/
vdr
Farbglashütte, la elmontrejo ekde aprilo 2014.
La muzeo en la malnova lernejo, ekspoziciejo de 1903-2013.

Muzeohistorio redakti

La muzeo pri arta vitro en Lauscha estas la plej malnova speciala muzeo pri vitro en tuta Germanlando. Ĝi estiĝis post ekspozicio okaze de la 300-a datreveno setla de la vitroblovistoj en Gera (1897). Malfermite en la desegnosalono de la en 1897 fondita Goethe-lernejo, la ekspozicio translokitis poste en la Malnova lernejo. Tie ĝi restis ĝis 2013. Temas pri trabfakaĵo, konstruita en 1849 kaj kun ardeza teĝajo, kiel estas tipe por la regiono. Samloke ekde 1904 estis ankaŭ arta kaj metia lernejo.

Post translokiĝo de la lernejo alien en la 1930-aj jaroj, la muzeo eksterniĝis sur la tuta konstruaĵo. Tiutempe ankaŭ la nomo Muzeo pri vitra arto akiris ĝeneralan aprobon. Jam tiam oni intencis fari muzeon kiu ĝenerale traktu la temon de vitro. Krome ĉiuj sferoj de industria, metia kaj arta produktado kaj prilaborado estu konsideritaj. La fokuso ja metiĝu pri la regiona produktado, sed ne nur.

Kiel ununura speciala muzeo pri vitro en GDR ĝi ege gravas ene de la Respubliko kaj ekstere.

Kolektoj redakti

Nuntempe ĝi posedas ĉ. 12.000 objektojn, el kiuj unu deko estas elmontrita. La muzeanoj kolektas, dokumentas, esploras kaj prezentas vitraĵojn de Turingio sur ĉiuj kampoj tempa kaj tema, disde la malfrua Mezepoko ĝis hodiaŭ.

Videblas jenaj vitraĵoj: arbara vitraĵo, kortega/burĝa vitraĵo por reprezentado, vitraj perloj, vitraj okuloj, ludiloj, teknikaj vitraĵoj. Unu salono dediĉas sin ekskluzive al la ornamaĵoj vitraj de kristnaskarboj. En historia ateliero eblas bone bildigi al oni la produktadon de kristnaskaĵoj vitraj.

La muzeofarintoj ankaŭ ne forgesis detali atenti la ekonomian, poltikan, socialan kaj arthistorian evoluojn de Turingio.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 112-113

Eksteraj ligiloj redakti