Muzeo pri vitrista metio (Gehlberg)

muzeo en Germanio

Muzeo pri vitrista metio (germane: Glasmuseum) troviĝas en Gehlberg, Germanujo (Glasmacherstraße nr 1).

Muzeoj en Gehlberg: maldekstre tiu pri vitrista metiado, dekstre ŝtelĉasistoj...

Priskribo redakti

La vitro-muzeo fonditis en 1993 troviĝante en la estra domo de la iama vitrofarejo de la familio Gundelach. La areo estas monumentprotektita kun tri konstruaĵoj: la estra loĝdomo (1709), la vitrofarejo (1898) kaj la kaldronejo (1898).

La vizitantoj informatas pri vitro ĝenerale kaj la evoluo de la prilaborado de vitro en Gehlberg speciale. Komencinte per la fondo de la unua vitrofarejo en 1645 de sur la monteto Geler berg (nomdonanto por la tuta komunumo poste), la ekspozicio gvidas onin tra 350 jaroj da tradicioj vitristaj kun prezentado de la fabrikitaĵoj.

Nur 6 semajnojn post la malkovro de la Ikso-radioj oni fabrikis tie ĉi jam la unuajn tubojn laŭ la planoj de Conrad Wilhelm Röntgen. La kolekto prezentas kelkajn tiajn tubojn (fabrikitaj ĝis 1928).

Ekde 1995 estas aldonita al la muzeo salono pri vivmanieroj de pasintaj tempoj (Heimatstube) kie eblas memori la tempon de la prageavoj.

Ĉiun vendredon (de 14.00-16.00 h) vitroblovistoj prezentas sian kreivan laboron por kontentigi la gap- kaj sciemon de la vizitantoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo