Mylo (Sony)
Mylo estas nova poŝ-larĝa ilo de Sony por komuniki per tuj-mesaĝoj kaj aliaj sur-Interretaj teknologioj. La eta komputilo estas sufiĉe malgranda kaj malpeza por porti ĝin en poŝo, kaj estos akirebla en septembro 2006, nur en Usono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Mylo_com-1.jpg/250px-Mylo_com-1.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/Mylo_COM-1B.jpg/250px-Mylo_COM-1B.jpg)
Per la Mylo oni povos aŭskulti MP3 son-dosierojn, vidi fotojn kaj videojn, sendi kaj legi ret-mesaĝojn, kaj telefoni per Skajpo. Kaj ĉefe, sendi tuj-mesaĝojn per la sistemoj de Yahoo kaj Google. Por uzi la komunikilon necesas stari sur loko kun Wi-Fi interreta kapableco.