Mynämäki
Mynämäki (svede : Virmo) estas urbo kaj komunumo en la finna provinco sudokcidenta Finnlando en la regiono Origina Finnlando.
Mynämäki | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 515 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 60° 41′ N, 21° 59′ O (mapo)60.67916666666721.988888888889Koordinatoj: 60° 41′ N, 21° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 28 m [+] | ||||
Areo | 519,84 km² (51 984 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mynämäki [+] | |||||
La komunumo estas unulingve finna.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 7 515 loĝantoj sur areo de 519,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Najbaraj urboj estas Aura, Eura, Laitila, Masku, Nousiainen, Pöytyä, Rusko, Taivassalo, Turku kaj Vehmaa.
Fondumo Kone
redaktiLa Fondumo Kone okupas en Mynämäki kulturan domon (Saari rezidejo) en kiu ĝi invitas artistojn de ĉiuj naciecoj[1]. Unu el ĝiaj aktivecoj estis en 2013 la organizado de arta projekto "Multilingvismo kaj arto de Svedio al Somalio"[2].
Lingvolernado
redaktiLa plej granda lernejo en Mynämäki estas la lernejo Lauri en kiu eblas lerni ses diversajn lingvojn : la anglan kaj la svedan kaj laŭvole ankaŭ la hispanan, la franca, germanan, rusan kaj italan.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de Mynämäki
Referencoj
redakti- ↑ (angla) Saari residence.
- ↑ (multlingva) Multilingualism and art from Sweden to Somali Arkivigite je 2018-11-26 per la retarkivo Wayback Machine, Koneen Säätiö, alirite la 26-an de novembro 2018.