Nándor Benedek
BENEDEK Nándor estis hungara aktoro naskita en Temeŝvaro la 7-an de decembro 1876 kaj mortinta en Novjorko la 8-an de decembro 1905.
Kariero
redaktiLi komencis ludi en la lastaj jaroj de la 19-a jarcento. Li estis ano de provincaj trupoj. Por unu sezono li havis propran trupon. En la komenco de la 20-a jarcento li elmigris en Usonon kaj sub nomo Ujfalussy en usonaj ĵurnaloj agadis por la fondo de konstanta hungarlingva teatro en Usono.
Fonto
redaktiEnyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.