Naŭtakordo, ankaŭ naŭto-akordo, septnaŭta akordoseptnaŭtakordo estas kvinsono konsista el kvar tritoj, kies kadra intervalo estas naŭto. La plej ofte uzata specialformo de ĉi tiu akordo estas la dominanta septnaŭta akordo.

Ĉi tiu akordo estas populara aparte en ĵazo, ĝi tamen tie ofte ne estas ludata kiel kvinsono, sed konsistas nur el trito, septo kaj naŭto. Per tio ĝi konservas sian origine akran sonon, kaj ĝia trito zorgas por tio, ke ĝi estas unusence difinebla.