Nahapet Kuĉak

armena poeto

Nahapet Kuĉak (armene: Նահապետ Քուչակ ) (mortis en 1592) estis armena mezepoka poeto, konsiderita unu el la unuaj aŝikoj[1].  Li estas plej konata pro siaj hajren-oj (հայրեն), "distikaĵoj kun ununura kohera temo."  Kuĉak probable naskiĝis en la vilaĝo Ĥarakonis, proksime al la urbo Van. Li poste edziĝis al virino nomata Tangiatun. La poeto vivis sian tutan vivon proksime al la lago Van ĝis sia morto en 1592. Kuĉak estis entombigita en la tombejo de la preĝejo Sankta Teodoro kaj lia tombo fariĝis pilgrimejo.

Nahapet Kuĉak
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de januaro 1592 (1592-01-01)
Lingvoj armena
Okupo
Okupo poeto
vdr

Kuĉak skribis hajrenojn (հայրեն) armenan skribmanieron de kantoj konsistantaj el kvarliniaj strofoj, en kiuj ĉiu linio havas dek kvin silabojn kaj estas dividita per cezuro en sep kaj ok silabojn. Li alportis ĉi tiun antikvan formon de armena verso al ĝia pinto. Plej multaj el liaj hajrenoj temas pri amo, surtera kaj libera de iuj dogmoj. Sed la poeto vidis la suferadon kaj socian malegalecon de la homoj, afliktita pro la armenaj ekzilitoj, kaj filozofie pripensis la eventojn kaj sortojn de homoj. Demokratia kaj humanisma laŭ sia esenco, kontraŭfeŭda laŭ sia orientiĝo, la poezio de Kuĉak estis defio al mezepoka dogmismo. De postaj poetoj, la hajrenoj de Kuĉak estis laŭditaj kiel verkoj de vera poezio kaj granda individua kreemo.

"Mia animo forlasis mian korpon, mi sidiĝis por lamenti: 'Mia animo, se vi forlasas min, mia vivo forpasis!' Kaj mia animo respondis: 'Kie estas via saĝo, preĝu? Kiam domo kolapsas, kial ĝia mastro restu? '

Referencoj redakti

  1. Նահապետ Քոչւակ. ArmenianHouse.org. Alirita 21a de marto 2013.