Najtingalaj Insuloj

La Najtingalaj Insuloj (angle Nightingale Islands) estas grupo de tri insuloj en Suda Atlantika Oceano, parto de la teritorio de Tristan da Cunha. Ili konsistas el Najtingalo, Mezinsulo kaj Insulo Stoltenhoff. La insuloj administre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando kiel parto de la transmara teritorio de Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha. La Najtingalaj Insuloj estas neloĝataj.

Najtingalaj Insuloj
grupo de insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj37° 25′ 16″ S, 12° 28′ 52″ U (mapo)-37.421-12.481Koordinatoj: 37° 25′ 16″ S, 12° 28′ 52″ U (mapo)

Najtingalaj Insuloj (Atlantika oceano)
Najtingalaj Insuloj (Atlantika oceano)
DEC
Najtingalaj Insuloj
Najtingalaj Insuloj
Map
Najtingalaj Insuloj
vdr
Mapo de Tristan da Cunha montranta la Najtingalajn Insulojn sude.
Najtingala Insulo

La Najtingala Insulo estas la plej malgranda el la kvar ĉefaj insuloj de la insularo Tristan da Cunha, kaj havas nur 4 km² kaj kuŝas ĉe 30 km for el Tristan kaj ĉe 22 km el Inaccessible. Stoltenhoff kaj Alex (konata ankaŭ kiel Mezinsulo aŭ Middle Island), estas reale du grandaj insuletoj pli ol veraj insuloj.