Nana spirala galaksio

Nana spirala galaksio estas galaksio, kiu estas kaj nana kaj spirala. Nanaj galaksioj estas karakterizitaj per malgrandaj helecoj, malgrandaj diametroj (malpli ol 5 kiloparsekoj), malaltaj surfacaj helecoj, kaj malaltaj hidrogenaj masoj.[1]

Nanaj spiralaj galaksioj, aparte la nanaj kopioj de Sa-Sc-specaj spiralaj galaksioj estas sufiĉe maloftaj. En kontrasto, nanaj elipsaj galaksioj, nanaj malregulaj galaksioj kaj la nanaj versioj de Sm-specaj galaksioj (kiuj povas esti konsiderataj kiel interaj inter spiralaj kaj malregulaj) estas tre oftaj.[1]

Situo redakti

Plejparto de identigitaj nanaj spiralaj galaksioj situas ekster akumuliĝoj. Fortaj gravitaj interagoj inter galaksioj kaj interagoj inter galaksioj kaj galaksia akumuliĝa gaso ŝajne detruas la diskojn de plejparto de nanaj spiralaj galaksioj.[1][2] Tamen nanaj galaksioj kun spiraleca strukturo estas trovitaj en la Virga akumuliĝo kaj Berenica Harara akumuliĝo.[3][4][2][5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 J. M. Schombert, R. A. Pildis, J. A. Eder, A. Oelmer, Jr. (1995). “Dwarf Spirals - Nanaj Spiraloj”, Astronomical Journal - Astronomia Ĵurnalo 110, p. 2067–2074. 
  2. 2,0 2,1 A. W. Graham, H. Jerjen, R. Guzmán (2003). “Hubble Space Telescope Detection of Spiral Structure in Two Coma Cluster Dwarf Galaxies - Kosmoteleskopo Hubble Detekto de Spirala Strukturo en Du Berenicaj Hararaj Akumuliĝaj Nanaj Galaksioj”, Astronomical Journal - Astronomia Ĵurnalo 126, p. 1787–1793. 
  3. H. Jerjen, A. Kalnajs, B. Binggeli (2000). “IC3328: A "dwarf elliptical galaxy" with spiral structure - IC3328: "Nana elipsa galaksio" kun spirala strukturo”, Astronomy and Astrophysics - Astronomio kaj Astrofiziko 358, p. 845–849. 
  4. F. D. Barazza, B. Binggeli, H. Jerjen (2002). “More evidence for hidden spiral and bar features in bright early-type dwarf galaxies - Pliaj indikaĵoj por latenta spiralo kaj rektokoneksaĵo en helaj fruo-specaj nanaj galaksioj”, Astronomy and Astrophysics - Astronomio kaj Astrofiziko 391, p. 823–831. 
  5. T. Lisker, E. K. Grebel, B. Binggeli (2006). “Virgo Cluster Early-Type Dwarf Galaxies with the Sloan Digital Sky Survey. I. On the Possible Disk Nature of Bright Early-Type Dwarfs - Virgaj Akumuliĝaj Fruo-Specaj Nanaj Galaksioj kun la Cifereca Ĉiela Katastro Sloan. I. Pri la Ebla Diska Naturo de Helaj Fruo-Specaj Nanoj”, Astronomical Journal - Astronomia Ĵurnalo 132, p. 497–513.