La Natura Floro estis la precipa premio de la Floraj Ludoj, aljuĝita al la plej elstara am-poemo.

La Floraj Ludoj estis enkondukitaj en la Esperanto-literaturon okaze de la 5-a Universala Kongreso en Barcelono (1909) kaj ekde 1911 organizitaj de Kataluna Esperantista Federacio sub la nomo Internaciaj Floraj Ludoj.