Fizika persono

(Alidirektita el Natura persono)

Fizika persono (natura personokorpa persono en aliaj lingvoj) estas jura esprimo pri iu homo en sia rolo kiel jura subjekto, tio estas kiel portanto de rajtoj (ebloj) kaj devoj. La jura subjekto, kiu ne estas homa individuo, estas nomata jura persono.

En pli fruaj jurdifinoj – ekz. la klasika romia juro – ekzistis ankaŭ homoj, kiuj ne estis juraj subjektoj, la sklavoj kaj kelkaj familianoj, kiuj devis obei al la ordonoj de la familia ĉefo (pater familias). Jure, tiuj homoj fakte estis en stato de aĵoj.