Navacerrada estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi troviĝas je 1.200 metroj alte, sur la Akvorezervujo de Navacerrada kaj la enirejo de la Valo de la Ravino (Gvadarama Montaro). La municipo troviĝas je 52 km de Madrido, kun areo de 32 km². Ĝiaj loĝantoj varias de apenaŭ 2.500 en vintro al pli ol 12.000 en somero.