La Navaha Nacio (Navaha: Naabeehó Bináhásdzo) estas duonaŭtonoma usonindiĝena-regata teritorio kovranta 71 000 km² (27 425 mejlojn2), okupanta porciojn de nordorienta Arizono, sudorienta Utaho kaj nordorienta Nov-Meksiko en Usono. Ĝi estas la plej granda tera areo tenata per usona tribo kaj mastrumata tra interkonsentoj kun la Usona Kongreso kiel suverena usonindiĝena nacio.

Navaha Nacio
Jurisdikcio
Flago
Usona indiana tribo • nacio • jurisdikcio [+]

LandoUsono
RegionojArizono, Nov-Meksiko

- koordinatoj36° N, 110° U (mapo)36.186944444444-109.57361111111Koordinatoj: 36° N, 110° U (mapo)
Areo62 362 km² (6 236 200 ha) [+]

Loĝantaro173 667 [+] (2010)
Denseco2,78 loĝ./km² [+] [+]

Fondo1-a de junio 1868

Navaha Nacio (Tero)
Navaha Nacio (Tero)

Navaha Nacio (Arizono)
Navaha Nacio (Arizono)
DEC
Navaha Nacio
Navaha Nacio

Map
Navaha Nacio

Vikimedia Komunejo:  Navajo Nation [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Sigelo

La Navaha Nacio estas unu de la plej grandaj tribaj registaroj de la nordamerikaj indiĝenaj triboj. Ĝiaj institucioj inkluzivas juran sistemon, leĝdonan domon, plenuman oficejon, grandan leĝtrudan kaj socialservan aparaton, sansistemon, Diné altlernejon, kaj aliajn lokajn instruajn fundojn.