Nazarena CARUANA (naskiĝis 1935 - mortis la 22-an de septembro 1976 en Malto) estis unu el la kunfondintoj de la Malta Esperanto-Societo.

Li estis tre aktiva tradukanto de beletraĵoj en la maltan lingvon pere de Esperanto kiel ponto-lingvo. Temas fakte ĉefe pri eseoj, kiuj traktas naciajn literaturojn aŭ unuopajn verkistojn.