Nicolas Chauvin

mita franca soldato

Nicolas CHAUVIN estis legenda soldato kies ekzisto estas en dubo, kiu servis en la franca revolucia armeo kaj poste en la Granda Armeo de Napoleon Bonaparte. Lia nomo estas la origino de la koncepto de ŝovinismo.

Nicolas Chauvin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1789 (1789-11-30)
en Croix-Chapeau
Morto 1-an de januaro 1900 (1900-01-01) (110-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Chauvin aliĝis al la armeo 18-jaraĝa kaj servis sian landon kun granda respekto. Estas sciata, ke li estis vundita 17 fojojn en la militservo kaj pro tio li suferis multajn vundojn kiuj rezultiĝis en granda malkapablo kaj malbeleco. Rekoninte de lia lojaleco kaj sinofero Napoleono mem aljuĝis al li la honordistingon "Glavo de la Honoro" kaj pension de 200 frankoj.

En la post-napoleona epoko, rekono kaj respekto estis anstataŭigitaj per malestimo. La akceptitaj valoroj en la socio ŝanĝiĝis, kaj naciisma pasio ne plu estis moda. La rolulo de Chauvin estis mokita kaj ridindigita en pluraj distraj spektakloj enscenigitaj en Francio en 1831. En tiuj teatraĵoj, en kiuj Chauvin estis prezentita, la koncepto de ŝovinismo estis elpensita kiel manifesto de troa naciismo.

Kiel historia figuro li iĝis mito, kaj al li estis atribuitaj heroaj agoj faroj kiuj estis malprecizaj. Diversaj historiistoj esploris kelkajn el la rakontoj pri Chauvin per komparoj kun aliaj fontoj, kelkaj el kiuj kategorie malakceptis la rakontojn de heroeco kaj kelkaj lasis la impreson ke li estis ja granda patrioto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti