Nigra hiskiamoOdoraĉa hiskiamo (Hyoscyamus niger) estas forta venenplanto el la solanacoj, konata, uzata jam ekde la antikvo. Ĝi estas unu aŭ dujara, moltiga planto, kun 40-60 cm alta, hara tigo. La floroj estas sidantaj, malpure blankaj, funelaj, funelbaze lilaj. La infloresko estas unuflanke spiko, la floroj havas la diametron de 2-3 cm. La frukto estas kapsulo, kun malfermiĝanta kovrilo.

Oni povas uzi ties foliojn kiel kuracaĵojn. Ĝia folio entenas venenajn, svenigajn alkaloidojn kiel hiskiaminon (0,04%), atropinon, skopolaminon. Oni uzis la plantan grajnon per fumado je dolora dento.