Nigrogrundoj estas grupo de A-C grundoj, kiuj ekestis danke al grundformiĝa procezo de intensa akumuliĝo de humo kaj ĝia ŝanĝo (humiĝo) plej ofte en kondiĉoj de stepo. Do en Mezeŭropo temas en kelkaj kazoj pri reliktaj grundoj, ĉar ili ekestis en aliaj klimataj kondiĉoj ol estas hodiaŭ (en hodiaŭaj ili ne ekestus) kaj restis ĉi tie pro frua senarbarigo (sub arbaroj ŝanĝis al grundoj de grupo lesiveoj). La diagnoza huma A-horizonto havas nigran koloron, kaj ne kompareble kun kelkaj aliaj grundotipoj kun malhelaj A-horizontoj (ekzemple podzoloj, umbrizjomoj kaj aliaj) ĝia sorbada komplekso estas satigita per alkalecaj kationoj. Huma horizonto estas ofte ne tipe profunda (pli ol 30 cm, iam eĉ unu metro), kaj ekestas sur kalkon enhavantaj ŝuteblaj petroj, plej ofte leŭsoj aŭ leŭsaj argiloj. Tipa estas alta biologia aktiveco (granda denseco de radikoj ktp). Ili apartenas inter la plej fertilaj grundotipoj (en Mezeŭropo en kazo de sufiĉa humideco dum la jaro ili estas fakte la plej fertilaj). La plej tipa grundotipo apartenanta al tiu ĉi klaso estas ĉernozjomo.