Niooj (japane Kongōrikishi (金剛力士?) (el sanskrite वज्रपाणिबलिन्, Vajrapāṇibalin) estas darmoprotektantoj (dharmapāla), gardistoj de budhismo kaj budhistoj. Paro da statuoj de kongōrikishi ofte troviĝas ĉe la fronta enirejo de bikŝuejo — unu kun malfermita buŝo kaj la alia kun fermita buŝo (阿吽)—. Ili estas ankaŭ komune konataj kiel Niō (仁王?).

Nioo
Tradukoj de
वज्रपाणिबलिन् (Vajrapāṇibalin)
Sanskrite वज्रपाणिबलिन् (Vajrapāṇibalin)
Japane 金剛力士 (Kongōrikishi)
仁王 (Niō)
Terminaro de Budhismo
vdr
Fama japana lignostatuo de kongōrikishi ĉe Tōdaiji, Nara (monda heredaĵo de Unesko). Ĝi estis farita de la skulptistoj de budhismaj skulptaĵoj (仏師) Unkei kaj Kaikei en 1203.

Laŭ la japana tradicio, niooj vojaĝis kune kun la budho Gotamo por protekti lin. Pri tio ankaŭ troviĝas referencoj en la Palia kanono kaj la Ambaṭṭha Sutta.

Niooj estas manifestiĝo de la bodisatvo Vajrapāṇi. Ili estas ankaŭ manifestiĝoj de la bodisatvoj Mahastamaprapto en Purlanda budhismo kaj Vaĝrasatvo en Tibeta budhismo.[1]

Referencoj redakti

  1. Helen Josephine Baroni. The illustrated encyclopedia of Zen Buddhism, p. 240.