Noŝilo
planlingvo
Noŝilo (Noŝile: NOXILO [noŝilo]; Japane: ノシロ語 [noŝilo-go]) estas planlingva projekto destinita por internacia helplingvo kreita de Mizta Sentaro. En 1997, li publikigis libron de la lingvo kaj prezentis en sia retpaĝo. Li asertas ke, ĝi celas kontraŭ eŭropcentrismo, rasismo, seksa diskriminacio.
Fonto de VortojRedakti
Vortoj de Noŝilo devenas el tre multaj lingvoj: Angla, Araba, Ĉina, Franca, Japana, Korea ktp. Kreinto de la lingvo asertas ke ĝi estas tute egala por tutmondaj parolantoj dank'al vortorigino el multaj lingvoj.
Nombro | Literumo | Prononco | Vortfonto |
0 | XUNyA | [ŜU-nja] | Sanskrito |
1 | II | [I] | Ĉina |
2 | NI | [ni] | Japana |
3 | SAM | [sam] | Korea |
4 | SII | [SI] | Taja |
5 | LIMA | [lima] | Malaja |
6 | ZEKS | [zeks] | Germana |
7 | SABAA | [sa-BA] | Araba |
8 | WIT | [ŭit] | Franca |
9 | KOO | [KO] | Birma |
10 | TIO | [tio] | Sveda |
100 | STO | [sto] | Rusa |
1,000 | MILA | [mila] | Itala |
10,000 | MAn | [man] | Ĉina |
100,000,000 | OK | [ok] | Korea |
1,000,000,000,000 | QO | [ĉo] | Korea |
10,000,000,000,000,000 | KyOn | [kjon] | Korea |
GramatikoRedakti
Noŝilo uzas la vortordojn SOV kaj SVO. La kreinto de la lingvo asertas, ke ĝi ebligas al plej multaj uzantoj skribi kaj paroli en vortordo de sia propra lingvo aŭ en simila vortordo.
PrononcoRedakti
- j kiel esperanto ĵ
- q kiel ĉ
- w kiel ŭ
- x kiel ŝ
- y kiel j
Eksteraj ligilojRedakti
- Retpaĝo de Noŝilo (en Japana, Angla, Franca)