No Leaf Clover estas la oka kanto de la albumo S&M de Metallica kaj la Sanfranciska Simfonio. La kanto (kune kun "- Human") estis unu el du novaj pecoj kompletigita por la grupa kunlaborado kun la Sanfranciska Simfonio en 1999. Ĝi komencas per enira sekcio ludita de la orkestro, antaŭ eniri en gitaro-parto fare de James Hetfield. La cetero de la peco alternas inter puraj versoj kaj korusoj luditaj de distorditaj gitaroj. Ĝi estis kvara numero 1 sukceso de la grupo en la Billboard Hot Mainstream Rock Tracks. Ĝi restis en N-ro 1 dum sep sinsekvaj semajnoj. Ĝi ankaŭ estis prezentita en la trailer kreita de la distribuisto A.D. Vision por ilia DVD elsendoj de la televida serio Farscape.

La kanto "No Leaf Clover" estis prezentita kiel ludebla trako en la 2009 muziko ludo Guitar Hero: Metallica.